Geja Poeto: Mother Hoshang

Enkondukvortoj de Hoshang MERCHANT dum surekranigo de la filmo Geja Poeto: Mother Hoshang en la Hyderabad’i’ Documentary and Short Film Festival, Hyderabad, Bhaskara Auditorium, B.M. Birla Science Center, Adarshnagar, Hyderabad, la 20an de Marto 2005

Kathy kaj HoshangMia studentino, Kathy MALONEY [keti meloni], faris tiun ĉi mallongan filmon pri mi. Ĝi havas du titolojn: Geja Poeto, en Esperanto, la internacia lingvo; kaj la subtitolo, Patrino Hoshang -- Patrino ĉar mi, geja viro, identigas min kun la molaj virtoj de mia patrino ol kun la vira ŝovinismo de mia patro.

Mi ne faris la filmon. Mi simple disponigis mian tempon por kelkaj tagoj kaj Kathy sekvis min per Handycam. Kelkfoje, ŝi 'forgesis' enŝalti la mikrofonon, kaj do ne estas sono, kaj la muziko plenigas la silenton.

Ŝi volis, ke la filmo estu memkonscia kaj mi, kiel instruisto de okcidenta literaturo, liveris tiom kiom mi povis. Ni ne havis antaŭpreparitan dialogon; nur improvizadon.

Esti geja estas serioza afero sed oni ĉiam devas rigardi sin kun iom da humuro. Kathy volis montri, ke ne ĉiuj gejoj estas subpremitaj. Tio estas prava, ĉar ne troviĝas monolita 'samseksemeco' aŭ 'malsamseksemeco'. Anstataŭe, ni parolu pri 'samseksemecoj (plurale), el kiuj la mia estas nur unu ekzemplo.

La poeto kaj la salivumiga viregoLa filmon redaktis Anjih REDDY [anĝi redi] de la firmao Sequence, en Panjagutta, ĉi tie en Hajderabado. Li estas brila. La muzikon liveris Kathy. Ankaŭ ŝi brilas. La nudulo ne estas korpsimilulo. Ja estas mi. Mi bezonis metaforon por la tuta honesteco, travidebla tra la supraĵa gaja gejeco! La trista fakto pri ĉiuj homoj estas, ke ne ekzistas fiksita identigo. La identigo estas fluktuaĵo, kaj estas socia konstruaĵo.

Mi interesiĝas en tiu ĉi mallonga aŭtobiografia filmo kiel geja literaturo. Ankoraŭ ne troviĝas barata geja teorio. Mi esperas, ke nova geja teorio evoluos en Barato pro nova aŭtobiografioj de niaj gejoj.

Hoshang MERCHANT

Ekzempleroj (DVD) de Geja Poeto: Mother Hoshang akireblas de s-ino Kathy Maloney -- katarina@uclink.berkeley.edu -- Petu anglalingve!


Ĉefpaĝo